A | B | C | D | E | F | G | H | I | J | K | L | M | N | O | P | Q | R | S | T | U | V | W | X | Y | Z | 

Písecká (Pri la urbo Písek) – v esperantu  - Šrámek Fráňa

Sur river‘ Otava multa flos‘

printempe, somere forŝipadis,

fluis lontanen, montar-spros‘,

ni la forpason rigardadis.

 

Post la floso flos‘, post la aro ar‘

ni de ĉi tie foriradis,

silentis jam ĝia vejro-kantistar‘,

en niaj koroj sed restadis.

 

Eĉ la centvoĉa vivo-patos‘

la voĉon fidelan ne silentigas,

kiam mi volas, montriĝas flos‘

kaj vejro harpon ludi instigas.

 

En la voĉ‘ vibras hastado, murmur‘

rememoroj multaj vekiĝas

pri urbo Písek. Eksonas tambur‘,

fanfaroj sur turo aǔdiĝas.

 

La turfanfaroj, estinta amsent‘,

saluton al majoj adresas,

kiel antaǔe la arĝenta vent‘

donacon de vivo promesas.

 

Arĝenta vento, beatas angul‘,

kie vi flagojn unuajn svingis.

Kvankam la flagojn vualis nebul‘,

ni dankas vin! Vi nin atingis.

 

Ree kaj ree: beata angul‘,

kiun forlasis multaj veseloj –

sur ĉiel‘ – de niaj vivoj spegul‘,

lumas ĉi tie multe da steloj!

 

Esperantigis Jaroslav Krolupper